Kanonjura kodo de 1917 | |
---|---|
jura kodo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La Kanonjura kodo de 1917, iam nomata la Pia kaj Benedikta kodo,[1] estis la unua tutampleksa kodigo de kanona leĝaro ene de la Katolika Eklezio. Kvankam la kunmetado de la kodo komencis en 1904 sub la egido de Pio la 10-a[2], la laboro nur finiĝis en 1917, kiam Benedikto la 15-a estis fariĝinta la papo. Promulgite la dimanĉon de Pentekosto (t.e. la 27-an de majo 1917,[3] la kodo efektiviĝis la 19-an de majo 1918[3] kaj abrogiĝis la 27-an de novembro de 1983, kiam la eklezio anstataŭigis ĝin per nova Kanonjura kodo.[4] En sia libro de 2001, la usona kanonisto Edward N. Peters priskribis la kodon de 1917 kiel “la plej granda revolucio en kanona juro post la tempo de Graciano”[5] (monaĥo kiu vivis dum la 12-a jarcento).